Настроить, Войти
Klaĉado : Usona reĝisoro faros filmon pri atencoj en Novjorko
автор гость, дата 2005-07-11 23:09

La usona reĝisoro Oliver Stone, kiu jam gajnis du premiojn 'Oskaro' pro siaj filmoj 'Platono' kaj 'Naskita je la Kvara de Julio', faros filmon pri la atencoj okazintaj en Novjorko je la 11-a de septembro 2001. La protagonisto de la filmo estos la aktoro Nikolao Kaĝe [Nicolas Cage].

Nikolao Kaĝe rolos kiel policisto, kiu restis en unu el la turoj, helpante personojn tie ĝis ilia disfalo. La kinokompanio Paramount, kiu produktos la filmon, intencas lanĉi ĝis en 2006. "Temas pri observado de heroeco en nia lando (Usono), sed la filmo ankaŭ internacios pro sia humanismo", komentis Stone.

Pli ol 2.700 personoj pereis, kiam aviadiloj forkaptitaj de teroristoj kraŝis kontraŭ la Ĝemelajn Turojn en Novjorko, la 11-an de septembro 2001. La atakoj (okazintaj ankaŭ en Vaŝingtono) ŝokis la mondon, rivelis la tutan kruelecon de la internacia terororganizo Al-Kaida, de Osamo Bin Laden, kaj naskis la t.n 'militon kontraŭ terorismo', entreprenata de la nuna usona prezidento Georgo Buŝ [Georgo Bush], kaj kies sekvoj troviĝas la invado de Irako kaj de Afganio, kelkajn monatojn poste

Pliaj infoj: http://www.ĝangalo.com