Настроить, Войти
Kolektado de "rubaj paperoj" en universitato...
автор гость, дата 2005-11-23 11:37, текущая версия

Hodiaŭ, kiam mi estis en universitato, nian aŭditorion ensaltis dekanino. "Ni kolektas rubajn paperojn", diris ŝi montrante al ni 2 specojn de "rubaĵo" - ĵurnalojn "Танкiсты" ("Tankistoj" estas neoficiala junulara, politike dekstrema, ĵurnalo de nia universitato) kaj ĵurnalon "Новая Газета" (Nova ĵurnalo). Lernantinoj de mia grupo nekomprenante movis la ŝultrojn. "Estas bone, ke tiu infektaĵo (ambaŭ ĵurnaloj estas opoziciaj) ne trafis vin, ĉe mia kabineto estas multe da ponaj libroj, venu kaj legu", diris la dekanino kaj foriris.

Ne pli ol antaŭ monato sur la pordo de la dekanino pendis tabeleto kun surskribo "Eniro estas tute malpermesita por studentoj". Sur la tabelo de tempo al tempo aperadis aldonaĵo "Gardu vin de malica hundino". Nun la tabeleto sur la pordo de la dekanino tekstas io neŭtrale malpermesanta eniron por studentoj. Ŝajnas ke iu stulta verso pendis sur la pordo: "Studanto ne eniru! Unue frapu ĉe pordo, poste atendu. Kaj poste oni vin invitos... ktp".

// Ono