Настроить, Войти
KIO ESTAS SAT?
автор , дата 2005-12-01 23:32, оригинал, история

KIO ESTAS SAT?

LIBERAJ LIGOJ, REKTAJ INFORMOJ kaj KONTAKTOJ por LABORISTOJ kaj PROGRESEMAJ HOMOJ

SAT celas helpi al progresemuloj tra la mondo: interkompreniĝi. informiĝi. kleriĝi. plibonigi la vivon. interrilati por "batali" kontraŭ subpremo ktp. SAT uzas racie elpensitan lingvon por atingi siajn celojn. ESPERANTO.

Aktivecoj:

SAT kongresas ĉiujare en diversaj mondo-partoj Sennaciulo aperas preskaŭ ĉiumonate Sennacieca Revuo (literatura revuo) aperas jare. Adresaro (regule ĝisdatigita) ebligas rektajn kontaktojn inter la anoj.

SAT eldonas librojn kaj broŝurojn kongrue al la celoj (kaj laŭnecese vortarojn, aliajn librojn, ktp.).

Strukturo:

La demokrata strukturo kaj organizadone baziĝas sur naciaj limoj. SAT estas TUTMONDA asocia. Ĝia strukturo estas intermembra, ne internacia. Ĉar ĝia strukturo kaj demokratio ne rilatas al nacioj, ĝi estas SENNACIECA. SAT mem ne proponas la forigon de nacioj, do ĝi ne estas sennaciista. Kelkaj anoj de SAT subtenas sennaciismon, sed tio ne estas celo de SAT mem. SAT ebligas en sia sino memstarajn tendencgrupojn kaj temgrupojn: la frakciojn.

Ligitaj Lokaj Asocioj:

LEA-oj estas ligitaj al SAT, varbas por SAT, kaj agas por fari lokajn kontaktojn.

Kontaktoj:

SAT kunlaboras kun lokaj progresemaj organizaĵoj kiuj uzas Esperanton. SAT kunlaboras kun aliaj Esperanto-asocioj.

Membriĝo:

Notu ke la tutmondeco de SAT signifas ke nur Espernatistoj povas membriĝi.

http://satesperanto.free.fr/