Настроить, Войти
Kiel alligi mesaĝon al fokuso.
автор , дата 2005-12-03 22:08, оригинал, история, textile

Programo Samizdat permesas libere publiki kaj redakti informaĵon. Ĉiu partoprenanto povas aldoni informaĵon kaj redakti ĝin.

Struktuto de la retejo baziĝas sur ligoj inter mesaĝoj kaj fokusoj (mesaĝo al kiu ligas unu aŭ kelkaj aliaj mesaĝoj estas fokuso). Ĉiu ensalutita membro de projekto povas mem krei ligojn inter mesaĝoj per libera malfermita voĉdonado. Programo Samizdat permesas ankaŭ limigi aron de homoj, kiuj povas partopreni en voĉdonado. Ekzemple nur moderistoj povas partopreni en iuj voĉdonadoj.

Ligon vi povas krei tiel:

  • Unua paŝo – elektu fokuson, al kiu vi volas ligigi mesaĝon. Fokuso povas jam ekzisti (fokusoj montriĝas en maldekstra kolumno de ĉefa paĝo) aŭ vi povas mem krei ĝin. Por krei fokuson – elektu iun mesaĝon, post vi kreis ligon la mesaĝo iĝis fokuso. Pli bone publikigi novajn mesaĝojn kies titolo konvenas por esti fokuso kaj la korpo de la mesaĝo devas priskribi vian fokuson. Kiam vi certiĝis pri la nomo de via fokuso vi povas elekti la fokuson kiel via kuranta fokuso. Por fari tion vi devas trovi ligilon “Ekekti ĉi tiun risurcon kiel kuranta fokuso” sube de elektita mesaĝo/fokuso sub titolo “Ligoj kun fokusoj”. La ligilo montriĝas nur se vi havas permeson voĉdoni. Se vi trovis ligilon “Ekekti ĉi tiun risurcon kiel kuranta fokuso” – klaku ĝin. Tiel vi elektos kurantan fokuson.
  • Dua paŝo – iru al mesaĝo, kiun vi volas alligi al la fokuso. Sub titolo “Ligoj kun fokusoj” (rulumu suben) vi trovos ligilo titolita tiel: “Elektita fokuso”. Se vi havas permeson voĉdoni pro ligoj klaku sur ligilo titilita tiel: “voĉdonu”. La tuta sumo de poentoj povas esti de -2 ĝis +2. Programo Samizdat sumigas ĉiujn pojentojn kaj dividas la sumon je kvanto de voĉdonintoj. Fina nombro estas simpla aritmetika mezumo.

Se fina nombro estas pli ol nulo, do programo ligas mesaĝon al elektita fokuso. Se fina nombro estas pli ol 1,5 do mesaĝo publikiĝas en meza kolumo sur ĉefa paĝo de la retejo.