Настроить, Войти
Punlaborejo pro interbatiĝo kun nazioj.
автор , дата 2005-02-05 14:19, html

Ĉerniak Matvej “Babaj” kaj Miŝkovec Sergej el bando “Partio” (ruse: “Партия”) ricevis po 3 jarojn de punlaborejo pro interbatiĝo kun nazioj. Babajo jam alvenis en la punlaborejo kaj elsendis leteron kun siaj pensoj pri tiu ĉi loko.

Detaloj de retejo www.distro-fik.tk:

11.04.2004 Kiam ni (“Partio”) kaj aliaj punkoj iris de paska koncerto ni trafis interbatiĝon kun nazioj. Mi ne enprofundiĝos pri interbatiĝo sed estas fakto, ke oni arestis min, Babajon kaj unu alian ulon. Babajo ne partoprenis ĉe interbatiĝo, sed nur alvenis por helpi. Pro tio oni prenis lin kiel partopreninto kaj nun akuzas lin. Oni kupligas nin pri “rabatako celinta preni posedaĵon”. Ni prenis nenian posedaĵon kaj oni nenion trovis ĉe ni dum ĉirkaŭserĉo. Ni penas komprenigi ilin, sed tio estas malfacila afero (preskaŭ malebla). Oni pligrandigas akuzaĵojn sed, se tiel vere estus, ni devus mortigi “suferintojn”. Fakte nazioj recevis nur iom da malfortaj batoj. Nun ni espetas je bona fino.

Dum lastaj tempoj estis 4 procesoj ĉirkaŭ interbatiĝoj kun nazioj.

Muso.