Настроить, Войти
En Moskvo mortigita kontraŭfaŝista aktivulo
автор , дата 2006-04-21 16:35, оригинал, textile

16 de aprilo 2006 jaro ĉirkaŭ la 6 horo en Moskvo estis mortigita homo. Li nomiĝis Saŝa. Li havis nur 19 jarojn. Saŝa estis mortigita kiam li iris al punka koncerto kun lia amiko. 6 faŝistoj subite impetis al ili kun tranĉiloj. Saŝa tuj estis batita per tranĉilo apud koro, dua bato trafis kapon. Tio ne estis interbatado en malhela strateto. Tio estis murdo en vigla strato de Moskvo. Tio estis planita murdo.