Настроить, Войти
Tutmonda tago de la paco!
автор , дата 2006-09-18 17:05, оригинал, textile

Kara amiko, ni invitas vin la 21-an de septembro al la ĉefa placo de via urbo, por festi bonegan feston – la tagon de l’ paco en la tuta mondo! En tiu cxi tago konsciaj kaj pacemaj homoj kolektiĝos sur la placo por lanĉi milionojn da sapvezikoj! Invitu viajn plej bonajn amikojn kaj venu al la placo! Se ni kolektiĝos kune kun la nobla celo, ni povas almenaŭ iomete plibonigi la mondon! Ne forgesu kunpreni kelkajn botelojn da sapvezikoj!!! Komenco de la festo estas je la 20:00.

Rigardu pasintjaran festadon en Minsko…