Настроить, Войти
Unua de septembro. Tempas diri "HALTU NAZIISMO"!
автор , дата 2006-09-20 19:00, оригинал, textile

Karaj eŭropanoj

Ni invitas vin partopreni en internacia agado “Eŭropo sen naziismo!”.

Ni alparolas ne nur aktivulojn kaj gvidantojn de junularaj organizoj (kontraufaŝismaj, civilaj, homrajt-defendantaj), sed ankaŭ ĉiujn homojn: ĉiujn, kiuj survoje al labor- au stud-loko, vendejo au klubejo renkontas sur muroj kaj baroj “signojn de malamo”. Signojn, kiuj propagandas, ke perforto kaj maltoleremo estas bonaj manieroj solvi sociajn problemojn, kaj kiuj ekigas internacian kaj interreligian malamon.

La 1an de septembro iniciatite de kelkaj junularaj kontraufaŝismaj organizoj komenciĝas nova etapo de la internacia agado “Eŭropo sen naziismo”, kiu gis la 9a de novembro.

La 1an de septembro 1979 komenciĝis la Dua mondmilito. Tiun tagon la naziisma Germanio invadis Pollandon. Tiu ĉi tago iĝis ne nur tago de komenco de la plej terura kaj sanga milito en Eŭropo, sed ankaŭ la tago de komenco de la tuteŭropa rezistado. Tio okazis antaŭ 67 jaroj. Kaj poste okazis Venko. Ŝajnis, ke naziismo mortis por ciam. Sed verajn monstrojn, sajne, ne eblas tiel facile entombigi. Ankaŭ hodiaŭ aperas homoj kaj tutaj grupoj, kiuj propagandas superecon de iuj homoj super aliaj laŭ etno aŭ religio. Ĝuste tial tiun ci tagon ni denove kaj denove parolas pri tio, ke rezistado al naziismo ne perdis sian sencon kaj ne restis en pasinteco.

La 9a de novembro estas Internacia tago kontraŭ faŝismo kaj antisemitismo. Ĝi estas datreveno de la juda pogromo la 9an de novembro 1939 en Germanio, kiu estas konata kiel Kristallnacht kaj igis simbolo de komenciĝo de Ĥolokosto (amasa mortigado de judoj en Eŭropo). Tiun ĉi tagon komenciĝas Internacia agado “Haltigu faŝismon’ (www.unitedagainstracism.org).

Kiel aliĝi al agado “Europo sen naziismo”

De la 1a de septembro gis la 9a de novembro ni invitas vin:

1. Partopreni en urb-promeno “Eŭropo sen naziismo”. Forviŝu en via urbo almenaŭ unu “signon de malamo”, lasinte antstataŭ ĝi “signon de paco”. Ni ne volas ke muroj de niaj domoj, lernejoj au vendejoj servu al propagando de naziismaj ideoj. Dum la tuta agado ni kompilos la mapon de “Eŭropo sen naziismo”, sur kiu estos videblaj ĉiuj regionoj de la agado kaj eblos trovi laborojn de ĉiuj partoprenantoj, inkluzive viajn.

Legu pli…