En malnova sveda libro, 'Katastrofen' de Gustaf Janson, eldonita en 1911-12 (du partoj), okazonta en la jaro 2913, oni parolas 'mondolingvon'.
Mi preparis du-paĝan pdf-dosieron kun la teksto, kiu priskribas la akcepton de 'mondolingvo' kaj la sekvojn de tio. Se vi komprenas la svedan, elŝutu ĝin ĉe www.esperanto.se/pdf/2913.pdf.
La libron oni ne povas aĉeti kaj ne prunti en bibliotekoj. Ĝi ekzistas tamen kiel senpaga e-libro ĉe www.omnibus.se/eBoklagret.
Ĝi, same kiel la origina eldono, konsistas el du volumoj. La sveda lingvo en la elektronika eldono estas modernigita