Настроить, Войти
Renkontigxo en Pljos...
автор , дата 2005-05-28 15:13, язык: eo, перевод: ru

IMEA (Ivanova Medicina Esperanta Asocio) denove - jam 5-an fojon - okazigas en Pljos la tradician renkontigon, kiel ciam, dum la ripoztagoj - la 11-12-13 de junio.

Bonvenon al vi kaj viaj geamikoj! Venu por bona ripozo en la pitoreska cevolga urbeto meze de rava naturo - perlo de la Ora Ringo! Venu por amika malstreciga etoso! Venu por ekscii ion novan, utilan por via sanstato, au por lerni iun metion, au por mem ion instrui!

Kaj kio pri ESPERANTO? En plena ordo: Esperanto ceestos en tiu kvanto, kiun oni ekdeziros. Se trovigos dezirantoj partopreni priesperantan prelegon, bazan kurseton, paroligajn au tradukistajn lingvumadojn, konversaciajn rondojn - tiuj nepre okazos! Ni parolos ankau pri la E-movado kaj kune pensos, kiel progresigi gin. Tamen - atenton! - ci-foje ne temas pri Esperanto-renkontigo!

La PROGRAMO ESTOS! Des pli, se vi mem ion proponos por gi! улыбочка

Ni proponas dume la tradiciajojn: psikologiajn trejnadojn kaj ludoj, metiejojn por manlaboroj, dancklasojn, variajn masagojn, meditadon, jogon, prisanajn prelegojn, vegetarian mangajon, Orientan Korton kun sencesa teumado far'de multnobraj te-majstroj, saunon, nagadon en Volgo ks. Ci-foja specialajo estos rejki-sanigado kaj diskutrondo pri "indigo"-infanoj.

Ni invitas vin ankau anticipe preparigi kaj aktive (au almenau pasive!) partopreni en:

- POEZI-KANTA VESPERO EN FREMDAJ LINGVOJ, kie vi deklamos satatajn versajojn au kantos satatajn kantojn en ajnaj lingvoj de la mondo, inkluzive en Esperanto kaj la rusa; - KUNVERKADO de romano en Esperanto; - KVIZO pri lingva situacio en la mondo; - "INTERRETVENDEJO" - ekspozicio de ajnaj manlaborajoj, speciale atentanta faritajojn kun Esperanta simbolaro; - FOTO-EKSPOZICIO libertema kaj konkurso por la plej trafa foto-subskribo; - LIBR-INTERSANGO, por kiu vi devas alporti vere bonan kaj satatan de vi libron en ajna lingvo.

Viajn pliajn proponojn por la programo volonte akceptos Irina Goncarova mirina(ce)online.ru; 095/593-05-75

Ni logos, plej versajne, en la kutima bazejo (proksime de la cfa bushaltejo), surlite, en multlokaj cambroj. 1 nokto kostos c. 100 rbl. Pli precizajn informojn pri la adreso, atingeblecoj, logkondicoj ks vi ekscios el la Informletero N 2. Gi enhavos ankau mencion pri la proponitaj de vi programeroj.

Baldau aperos la ruslingva versio de la Informletero, kiun vi povos montri-transsendi al viaj geamikoj.