Deputito S.Kostjan proponas akcepti leĝon pri perforta steriligado de uloj, kiuj vivas malnormale (malsociale).
Deputito de Nacia Ĉambro de Prezentantoj de Respubliko Belarusio Sergej Kostjan proponas akcepti leĝon pri perforta steriligado de uloj, kiuj vivas malnormale kaj kontraŭsociale. Kun tia iniciato parlamentulo prelegis dum dua de junio en kunsido de malsupra ĉambro de reprezentantoj.
Laŭ vortoj de Kostjan, "eĉ bestoj vivas ordigite seksume", tamen ĉirkaŭ 1 percento el homoj ne volas vivi tiel, kaj ili naskas "malsanajn infanojn, en plimulto da okazoj - demenculojn". El generacio al generacio kiomo da tiaj kontraŭsociaj elementoj kreskas, kaj socio iĝas demenca.
"Ni devas kardinale solvi la probermon, necesas akcepti leĝon pri perforta steriligado, alie ŝtato ne povos elteni tiom grandan ŝarĝon", deklaris Kostjan. Li markis, ke la problemo "ekzistas en la tuta mondo". "Sed iu devas komenci solvi ĝin", opinias parlamentulo. Laŭ vortoj de Kostjan, perfortan steriligadon oni devas aplkadi "en maloftaj okazoj", tamen tiaj agoj estos averto por ĉiu, kiu kondukas malordigitan seksan vivon, substrekis deputito.