Настроить, Войти
Historio de Indymedio

Historio de Indymedia.org

Sendependa Centro de Amaskomunikiloj (SCA http://www.indymedia.org) fondita fare de diversaj sendependaj kaj alternativaj amas-komunikilaj organizacioj kaj aktivuloj en 1999 j. por fari kiel eble plej larĝan informan apogon al protestoj kontraŭ WTO (Tutmonda Komerca Organizo <http://www.wto.org>) en Sietlo. Centro agis kiel loko de akumulado kaj interŝanĝo de informoj por ĵurnalistoj, kaj havigis aliron al plej novaj raportaĵoj, foto-, aŭdio- kaj videomaterialoj per la TTT-ejo. Uzante akumulitajn materialojn, sendependa amaskomunikila centro de Sietlo (http://seattle.indymedia.org) aperigis ciklon el kvin dokumentaj filmoj, kiuj estis ĉiutage translaciitaj al sputniko kaj poste dissenditaj al publikaj telestacioj en tuta Usono.

La Centro eldonadis gazeton, kiun oni disvastigis same kiel centojn da aŭdiofragmentoj en Sietlo kaj en aliaj urboj per Interreto. Plentagnokta mikro- kaj interret-radiostacio "Studio X", dispoziciita en Sietlo, translaciis sonraportaĵojn el loko de eventoj. En TTT-ejo, kiu uzas demokratian sistemon de liberaj (apertaj) publikaĵoj, estis dispoziciitaj pli ol 2 000 000 mesaĝoj, kaj al ĝi referencis America Online, Yahoo, CNN, BBC Online kaj multaj aliaj retejoj.

Dum jaro post la eventoj en Sietlo centoj de aktivuloj, unigintaj en decentrigita kaj aŭtonoma komunumo, lanĉis sendependajn centrojn de amaskomunikiloj en Londono, Kanado, Meksikurbo, Prago, Belgio, Francio kaj Italio. Hodiaŭ Sendependaj Centroj de Amaskomunikiloj (SCA) laboras en ĉiuj kontinentoj kaj nenio povas haltigi plilarĝiĝon de tiu ĉi libera reto.

Pli detala informo estas alirebla en respondaro pri Indymedia (Indymedia FAQ).

FAQ = Odo (oftaj demandoj) aŭ POD = plej oftaj demandoj.

Vidu ankaŭ:

http://barcelona.indymedia.org (Esperante) http://brazil.indymedia.org (Esperante)