140 tagoj da striko
La laboristoj revigligas la protestojn en Barcelono per manifestacio merkrede posttagmeze.
Membroj de la Sekretariaro de la CNT (mallongigo de Nacia Konfederacio de la Laboro en la hispana), la Ĝenerala Direktoro pri homaj rimedoj kaj la Direktoro pri laboraj rilatoj de MERCADONA, atingis sabate komencon de antaŭkontrakto en Madrido kiu devis esti subscribita hieraŭ en Sevilio por ke tiel finiĝu la striko. Sed tamen, MERCADONA subite sanĝis la situacion hieraŭ, montrante sian intencon aĉeti la maldungojn de ĉiuj strikantoj kontraŭ 300.000 eŭroj.
Hieraŭ la Ĝenerala Sekretario kaj la Sekretario pri Sindikata Agado de la Nacia Komitato de la CNT, Rafael Corrales kaj Antonio Baena, kunsidis denove en Sevilio (en la hotelo AC Santa Justa) kun la Ĝenerala Direktoro pri homaj rimefoj kaj la Direktoro pri laboraj rilatoj de MERCADONA, José Antonio Jiménez kaj Antonio Muñoz, kun la celo fini la kontrakton atingitan ĉi-sabate en Madrido (en la Hotelo NH Nacional). la kontrakto signifis, krom antaŭenpaŝon, ankaŭ solvon akcepteblan por la laboristoj del la logistika centro de la firmao MERCADONA en la vilaĝo Sant Sadurní d'Anoia (Barcelono), kiuj strikas de la 23a de mardo.
Tamen laŭ CNT ambaŭ estroj de la entrepreno MERCADONA malatentis la kontrakton oferante hieraŭ nokte grandan monsumon de 300.000 eŭroj, kiel kompensaĵon pro la maldugo de ĉiuj strikantoj, kio signifis la fino de la interparoloj, ĉar laŭ la CNT " Subaĉeto de strikantoj estas neakceptebla kaj signifas mokon pri la digneco de la laboristaro".
Antaŭ la malsaĝeco de ambaŭ Direktoroj, CNT kulpigas la firmaon MERCADONA, pri la ĝenoj al la najbaroj dum la protestoj en Barcelono kaj ĝia regiono, ĉar en la lasta kunsido estis ĉio akordita kaj MERCADONA konscias pri la malregulaĵojn, kiujn montris la laboristoj. Laŭ CNT la konduto de la entrepreno estas miriga, ĉar ĝi intencas aĉeti kontraŭ grandaj monsumoj rajton fundamentan kiel tiu de la striko.
CNT rememorigas, ke la laboristoj komencis la strikon reage al tri maldungoj (kies neĝustecon agnoskas la entrepreno aŭ deklaris la trubunaloj), ankaŭ por postuli la agnoskon de la Sindikata Sekcio en la entrepreno, la ĉeson de la obstina persekuto en la laboro, kelkajn plibonigojn de la labora situacio, ekzemple, ke oni taksu la duonhoran paŭzon de la matenmaĝo efektiva labortempo, la laŭleĝan utiligon de la regularoj pri sekureco kaj hiĝenio en la laboro kaj pri preventado de laboraj riskoj.
La laboristoj rekomencas protestojn merkrede en Barcelono per manifestacio ekmarŝonta je la 18a en la Placo de Hispanio kaj finiĝonta en la kruciĝo inter la stratoj Sants kaj Badal.
NACIA KONFEDERACIO DE LA LABORO
PERMANENTA SECRETARIARO DE LA NACIA KOMITATO
www.cnt.es