Настроить, Войти
Linuksa Festivalo en Belarusio
автор , дата 2005-06-04 19:37, оригинал, html
Karaj amikoj!

Minska Grupo de Uzantoj de Linukso vokas vin partopreni en evento nome "Linux Vacation / Eastern Europe" (LVEE), kiu okazos komence de 30 de junio ĝis 3 de julio de 2005 jaro. Kio ja kaŝiĝis sub tia nomo? Kompreneble, ke tio etsos ripozo por samideanoj, kiuj interesas pri libera softvaro kaj Linukso. Ni proponas al vi pasigi 4 neforgeseblajn tagojn ĉe bordo de lago, kiu situas sur teritorio de natura rezervejo apud antikva belarusa urbo Grodno (fotaĵo).

Temen oni scias, ke simpla malaktiva ripozo ne konvenas al komunumo de Libera Softvaro, tial ni antaŭzorgis sciencan konferenson dum 2 tagoj, alligitan al problemoj de libera softvaro.

Programo de festivalo (teze):

  • 30.06 Ĵaudo - alveno kaj malfermo de festivalo
  • 01.07 Vendredo - matena konferenco kaj kultura programo dum dua parto de tago
  • 02.07 Sabato - matena konferenco kaj kultura programo dum dua parto de tago
  • 03.07 Dimanĉo - fermo de festivalo kaj deveturo de partoprenantoj

Konferenco

Formato - prelegoj kaj laborejoj. Aŭlo, projekciilo, sono. Peticiojn kaj tezojn ni akceptos ĝis 25 de junio.

Kultura programo

Muziko, pseŭda-sportaj aranĝaĵoj, filmoprezentado, biero, ŝaŝliko. Ofertoj pri programo bonvenas! Videoregistradon faros aktivuloj de Individeo teamo. En turisma stacio estos sportaj stukturoj kaj oni povas lui katamaranojn kaj boatojn por katamaranumado kaj boatumado. Lago taŭgas por naĝado. Sur teritorio de kampadejo laboros WiFi reto, eble ĝi havigos atingon al Interreto.

Nutrado

Nutradon guarantias organizantoj. Se iu havas siajn preferojn en nutrado (dieto, vegetaranismo, ktp) - bonvolu informigi nin antaŭe, aŭ alportu siajn produktojn. Bieron ne eniras en kosto de nutrado kaj vi (se vi ekvolos) pagos pro ĝi aparte.

Dispoziciigo de partoprenantoj

Por tiuj, kiu sukcesos deklari aliĝilon en kvanto de unuaj (por kvar tagoj), ni havas 2 dometojn ne malproksime de la loko kun vido al la lago (domoj je 24 kaj 27 homoj). Se dometo pleniĝos (kio eblas dum semajnfinoj) partoprenantojn ni loĝigos en aliaj dometoj (ne tre malproksime de la loko) po 2 aŭ 4-5 homoj en domo. Estas elektro. En ambaŭ domoj estas kuirĉambroj, necesejoj, duŝiloj kaj fridujoj. Apud domo estas ŝaŝlikiloj. Laŭ plstuloj de administrantaro tandoj kaj lignofajroj estas malpermesitaj.

Alveno

Alveno estos centrigita, per 2 etapoj: ĵaudo kaj sabato. Aŭtobusoj el Grodno kaj Minsko.

Kotizoj

Kotizoj oni pagas po: 20000 BYR aŭ 10 USD - por 4-taga partopreno, 15000 BYR aŭ 7 USD - por 2-taga (sabato kaj dimanĉo).

Pliaj informoj kaj aliĝilo

http://lvee.open.by/