Pli ol duono de la usonanoj favoras la partan aŭ totalan maldeplojon de siaj soldatoj el Irako, laŭ opinisondo de la instituto Gallup publikigita de la ĵurnalo USA Today ĉi tiun vendredon. Ĉi tiu estas la plej alta kvanto da personoj favorantaj la foriron de usonaj armeanoj el Irako.
La rezultoj de la opinisondo, realigita de la 6-a al la 8-a tagoj de ĉi tiu monato, klare montras, ke 59% el la pridemanditoj deklaris esti favora al parta aŭ totala foriro de usonaj trupoj el Irako, dum nur 36% deziras, ke Usono daŭre restu en Irako, eĉ kun pli da soldatoj, se necese. Nuntempe pli ol 130 mil armeanoj usonaj troviĝas en Irako, kiun okupacias Usono kaj aliaj landoj al ĝi aliancitaj, ekde la fino de la milito, ĉe la mezo de la pasinta jaro.