Настроить, Войти
Nepalo: Maŭistoj tranĉmortigis 6 homojn
автор , дата 2005-06-27 09:07, язык: eo, перевод: ru, связано с: Навіны сусьвету

Maŭistoj murdis ses personojn - inkusive de unujara infano - barbare, per tranĉiloj aŭ glavoj - la 15an de junio en la distrikto Kailali, en la okcidenta parto de Nepalo. La murditaj homoj estis edzinoj aŭ parencoj de policanoj. Verŝajne estis venĝo de la ribelujoj.

Laŭ raporto de la armeo, la mortigitoj estis tri virinoj, du viroj kaj unu infano. La murditaj estis 19-jara Radha Devi Singh, 19-jara Durga Devi Ajer kaj 21-jara Laksmi Shah (la edzinoj de la policanoj Man Bahadur Singh, Upendra Ajer kaj Keshav Bahadur Shah). La unujara Dipak Shah estis filo de Keshab Bahadur kaj Lalsmi. Aliaj murditoj estis Ganesh BK kaj Prem Ram Bhul el distrikto Darchula, kiuj ĵus alvenis por iĝi policanoj.

Raportis Razeno MANANDHAR je 2005-06-16. http://raporto.info/