La giganto en la sektoro de rapidmanĝejo McDonald's petis pardonon publike, post pluraj plendoj de konsumantoj rilate televidreklamon en kiu ĉino genufleksas, petegante malatigon de prezoj al vendisto. La reklamo, montrita en Ĉinio, malbonege eĥis, precipe ĉe la loka gazetaro.
La reklamo estis dure kritikata de la ĉina gazetaro. La usona entrepreno, en la komenco de la malfavora reago de la publiko, indikis ke la kulpo pri la miso devas fali sur la ŝultroj de la propaganda agentejo, kiu faris la reklamon. Iom poste tamen McDonald's decidis rekte pardonpeti al siaj ĉinaj konsumantoj, pro la timo ke oni bojkotos ĝiaj manĝoj en lando, kiu jam reprezentas ne malgrandan parton de la kompania profito eksterlande.