Настроить, Войти
Monda Socia Forumo - Ĉarto de principoj

Ĉarto de principoj

Monda Socia Forumo estas malferma renkontiĝejo celanta pliprofundigi pripensadon, demokratian idedebaton, proponformuladon, tutliberan interŝangon de spertoj, kaj artikiĝon pri efikaj agadoj, de instancoj kaj movadoj de civila socio kontraŭstarantaj al novliberalismo kaj mondsuperregon far Kapitalo kaj ĉia imperiismo, kaj klopodantaj konstrui planedan socion bazitan sur homa estulo.

20-02-2003 ĈARTO DE PRINCIPOJ DE MONDA SOCIA FORUMO Komitato de brazilaj instancoj konceptinta kaj stariginta la unuan, okazintan en Portoalegro de la 25-a ĝis la 30-a de januaro 2001, post taksado de rezultoj de tiu Forumo kaj atendoj kiujn ĝi naskis, juĝis necese kaj legitime starigi Cxarton de Principoj celantan orienti sekvon de tiu iniciato. La Principoj enhavitaj en Cxarto, respektenda de ĉiuj kiuj deziras partopreni en tiu procezo kaj starigi novajn eldonojn de Monda Socia Forumo, solidigu decidojn aŭspiciantajn realigadon de Portoalegra Forumo, sukcesigantajn ĝin, kaj plifortigantajn sian amplekson, fiksantajn orientiĝojn devenantajn de logiko de tiuj decidoj.

1. Monda Socia Forumo estas malferma renkontiĝejo celanta pliprofundigi pripensadon, demokratian idedebaton, proponformuladon, tutliberan interŝangon de spertoj, kaj artikiĝon pri efikaj agadoj, de instancoj kaj movadoj de civila socio kontraŭstarantaj al novliberalismo kaj mondsuperregon far Kapitalo kaj ĉia imperiismo, kaj klopodantaj konstrui planedan socion bazitan sur homa estulo.

2. Portoalegra Monda Socia Forumo estis aranĝo tempe kaj loke lokita. Denun, kun certo proklamita en Portoalegro ke "alia mondo eblas", ĝi iĝis konstanta procezo de serĉado kaj ellaborado de alternativoj, ne reduktebla al manifestacioj sur kiuj ĝi apogiĝas.

3. Monda Socia Forumo estas mondskala procezo. Cxiuj renkontiĝoj apartenontaj al tiu procezo internacie dimensias.

4. Alternativoj proponitaj al Monda Socia Forumo kontraŭstaras procezon de kapitalisma tutmondiĝo gvidata de grandaj transnaciaj entreprenoj kaj registaroj kaj internaciaj institucioj serve al iliaj interesoj. Ili celas trudi, kiel novan etapon de monda Historio, tutmondiĝon solidaran respektantan universalajn rajtojn de Homo, tiujn de ĉiuj gecivitanoj de ĉiuj nacioj, kaj ĉirkaŭaĵon, etapon subtenatan de internaciaj demokratiaj sistemoj kaj institucioj serve socialan justecon, egalecon kaj suverenecon de la popoloj.

5. Monda Socia Forumo arigas kaj kunordigas nur instancojn kaj movadojn de ĉiulanda civila socio, sed ĝi ne pretendas esti instanco reprezentiva de monda civila socio.

6. Renkontiĝoj de Monda Socia Forumo ne havas decidan tipon kiel Monda Socia Forumo. Neniu do permesatos esprimi nome de Forumo, en iu ajn evento, pozicion pretendanta esti tiu de ĉiuj partoprenantoj. Partoprenantoj ne alvokendas preni decidojn, voĉdone aŭ aklame, kiel ariĝo de ĉiuj, kiuj partoprenas en Forumo, pri deklaroj aŭ agadproponoj engaĝigante ilin ĉiujn aŭ plimulton da ili kaj kiuj dezirus estiĝi tiuj de Forumo kiel Forumo. Gxi ne konsistigas do povinstancon kiu bataleblas inter partoprenantoj en tiuj renkontiĝoj, nek pretendas consistigi ununuran alternativon pri kunordigo kaj agado de instancoj kaj movadoj enestantaj.

7. Instancoj - aŭ instancaro - partoprenantaj en renkontiĝoj de Forumo devas do certi povi tutlibere debati dum ili pri deklaroj kaj agadoj kiujn ili decidis starigi, sole aŭ kunordige kun aliaj partoprenantoj. Monda Socia Forumo engaĝiĝas amplekse disvastigi tiujn decidojn per siaj eblaj rimedoj, sen trudi orientiĝojn, hierarkiojn, cenzurojn kaj fortranĉojn, sed kiel decidoj de instancoj - aŭ instancaro - kiuj plenumos ilin.

8. Monda Socia Forumo estas plurisma kaj diversigita nekonfesia, neregistara kaj nepartia spaco, kiu malcentrigate rete kunordigas, instancojn kaj movadojn engaĝitajn en konkretaj agadoj, lok- aŭ internaciskale, celantaj konstrui alian mondon.

9. Monda Socia Forumo ĉiam estos spaco malferma al plurismo kaj diverseco de engaĝoj kaj agadoj de instancoj kaj movadoj decidantaj partopreni ĝin, kiel en plureco seksa, etna, kultura, generacia kaj de fizikaj kapabloj, tiomgrade, kiom ili respekta Cxarton de principoj.. Ne rajtos partopreni en Forumo kiel tiaj, reprezentoj de partioj, nek militaj organizoj. Inviteblos partopreni, personece, regantoj kaj parlamentanoj plenumantaj engaĝojn de la nuna Cxarto.

10.Monda Socia Forumo kontraŭstaras ĉian totalisman vidadon, reduktigan vidadon pri ekonomio, disvolviĝo kaj historio, kaj uzon de perforto kiel rimedo de socia kontrolo far ŝtato. Gxi kontraŭmetas respekton al Homrajtoj, veran partoprenigan demokratian praktikon, per egalistaj, solidaraj kaj pacemaj rilatoj inter la homoj, rasoj, seksoj kaj popoloj, kondamnantan ĉiajn superregojn kiel submeton de homo al alia.

11. Monda Socia Forumo, kiel debatejo, estas idemovado stimulanta pripensadon, kaj travideblan disvastigon de fruktoj de tiu pripensado, pri mekanismoj kaj iloj de kapitala superrego, pri rezistadaj rimedoj kaj agadoj kaj maniero transpasi tiun superregon, pri proponitaj alternativoj por solvi problemojn de elkludo kaj socia malegaleco kiujn procezo de kapitalisma tutmondiĝo, kun ĝiaj rasismaj , seksismaj kaj ĉirkaŭaĵdetruigaj elementoj kreantas internacie kaj ĉiulande.

12.Monda Socia Forumo, kiel interŝanĝejo de spertoj, stimulas reciprokajn konon kaj agnoskon de partoprenantaj instancoj kaj movadoj, valorigante iliajn interŝanĝojn, precipe kion socio konstruantas por aksigi ekonomian aktivaĵon kaj poilitikan agadon cele al enkalkulo de bezonoj de homa estulo kaj respekte al naturo, nun kaj por estontaj generacioj.

13. Monda Socia Forumo, kiel kunordigejo, serĉas plifortigi kaj krei novajn naciajn kaj internaciajn kunordigojn inter instancoj kaj movadoj de civila socio kiuj kreskigas, kiel en sfero de publika vivo, de privata vivo, kapablon de neperforta socia rezistado al procezo de malhumaniĝo, kiun mondo spertas kaj al perforto uzata de ŝtato, kaj nun fortigas iniciatojn pri humaniĝo, far agado de tiuj movadoj kaj instancoj.

14. Monda Socia Forumo estas procezo stimulanta partoprenantajn instancojn kaj movadojn situigi, loke aŭ nacie, siajn agadojn, ekzemple problemojn de planeda civitaneco, serĉante aktive partopreni en internaciaj instancoj, enkondukante en mondan agendon transformigajn praktikojn kiujn ili aplikas en konstruado de nova mondo.

APROBITA KAJ SUBSKRIBITA EN SAO PAULO, LA 9-AN DE AVRIL 2001, DE INSTANCOJ KONSISTIGANTAJ ORGANIZKOMITATON DE MONDA SOCIA FORUMO, APROBITA KUN MODIFOJ DE INTERNACIA KONSILIO DE MONDA SOCIA FORUMO LA 10-AN DE JUNIO 2001.

Комментарии